Twitter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Twitter
Twitter
Lando Usono
Retadreso twitter.com
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Multaj
Information icon.svg
vdr

Twitter (esperantigita al Tvitero) estas mikrobloga servo aŭ blogetilo, kiu ebligas al uzantoj sendi ĝisdatigojn (aŭ tweets – "pepoj" – tekst-mesaĝoj, kiuj enhavas 280 signojn maksimume) al la Twitter-retejo, per servo de mallongaj mesaĝoj (ekz. per poŝtelefono), tujmesaĝilo aŭ alia programo kiel TwitterrificFacebook.

Ĝisdatigoj aperas en paĝo de profilo de la uzanto kaj samtempe estas senditaj al aliaj uzantoj, kiuj abonis por ricevi ilin. La sendanto povas limigi ricevantojn nur al siaj amikoj (sendi al ĉiuj estas la defaŭlta). Uzantoj ricevas ĝisdatigojn per Twitter-retejo, tujmesaĝilo, SMS, RSS, retadreso aŭ per programo.

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

Twitter estas skribita per Ruby on Rails. La API de Twitter mem permesas integradon de Twitter kun aliaj retservoj kaj programoj.

Kvankam, kelkaj fontoj raportas ke pro la malenreteco rilate al kreskproblemoj, Twitter eble forlasos Ruby on Rails kiel program-sistemon kaj rekomencos per PHPJava.

Twitter sukcese restis 98% enreta dum 2007, kaj ĉirkaŭ plenaj ses tagoj da malenreteco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

StatusNet (libera blogetilo)

Mikroblogo (blogetilo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo

Grupo de membroj de Twitter kiuj uzas Esperanton

Esperanta Vikipedio en Twitter