Nov-Demokratia Partio (Kanado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Nov-Demokratia Partio de Kanado (la angla New Democratic Party, la franca Nouveau Parti démocratique), kutime nomata simple NDP (aŭ NPD en la franca), estas socialdemokrata federacia politika partio en Kanado. Ĝi situas maldekstre en la kanada politika spektro (maldekstre de la Liberala Partio de Kanado). La NDP membras en la Socialista Internacio.

Historie la Liberala Partio estis poziciita maldekstre de la Konservisma Partio kaj dekstre de la Nov-Demokratia Partio (NDP).[1]

En majo 2011, por la unua fojo en la historio de la partio, la NDP fariĝis la Oficiala Opozicio en la kanada Ĉambro de Komunoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PUDDINGTON, Arch. (2007) Freedom in the World: The Annual Survey of Political Rights and Civil Liberties. Rowman & Littlefield. “After a dozen years of centre-left Liberal Party rule, the Conservative Party emerged from the 2006 parliamentary elections with a plurality and established a fragile minority government.”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]