Nov-Skotio
Nov-Skotio | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | Nova Scotia / Nouvelle-Écosse | |
Plena nomo | Nov-Skotio | |
| ||
Devizo: Munit Haec et Altera Vincit (latina = Unu defendas kaj la alia venkas) | ||
Oficialaj lingvoj | neniu (angla, franca, kaj skotgaela uzataj) | |
Floro | Epigeo | |
Arbo | Ruĝa piceo | |
Birdo | Fiŝaglo | |
Ĉefurbo | Halifakso | |
Plej granda urbo | Halifakso | |
Leŭtenanta Guberniestro | Mayann E. Francis | |
Ĉefministro | Darrell Dexter (NDP) | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
11 10 | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
12-a rango 55.283 km² 53.338 km² 1.946 km² (3,5{%) | |
Loĝantaro - Tuto (2006) - Loĝdenso |
7-a rango 934.405 16,94 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$31,451 milardoj (7-a) $33.533 (11-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 1-a de julio 1867 (1-a) | |
Tempozono | UTC -4 | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NS CA-NS B | |
Retejo | www.gov.ns.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
Nov-Skotio (angle Nova Scotia [ˌnoʊ.və ˈskoʊ.ʃə], france Nouvelle-Écosse [nu.vɛ.l‿e.kɔs], skotgaele Alba Nuadh) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Norde estas la Golfo Sankt-Laŭrenco kaj la Insulo de Princo Eduardo, kaj sude la Atlantiko. Okcidente estas Nov-Brunsviko kaj la Golfo de Fundy.
William Alexander, 1st Earl of Stirling nomis la provincon por Skotlando, sia patrujo, en 1621. Nov-Skotio aliĝis al la Kanada Konfederacio je la 1-a de julio, 1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1605, la franca esploristo Champlain, kaj De Monts, fondis Port Royal en Akadio, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ la Traktado de Utrecht, 1713, la francoj perdis Nov-Skotion, krom la Insulo de Breton-Kabo kaj la Insulo Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo). La francoj konstruis Fortikaĵon Luisburgon por gardi la Golfon Sankt-Laŭrencon por la francoj. La Franc-Brita Indiana Milito (1754–1763) estis luktata ĉefe laŭlonge de la landlimoj inter la kolonioj de Nova Francio kaj la Britaj kolonioj, el Virginio sude al Nov-Skotio norde. La francoj perdis la fortikaĵon post la Sepjara milito (1756-1763). Multaj akadianoj fuĝis al Luiziano, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ "cajuns". Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas la francan kiel gepatran lingvon en Nov-Skotio.[mankas fonto]
Esperanto-movado en Nov-Skotio[redakti | redakti fonton]
En Nov-Skotio estas esperantista grupo nome de Esperanto Nov-Skotio[1], kiu eldonis esperantan gazeton nome de Inter Ni. La Libraro Ludovika estis en Halifakso ĝis 2008, kiam oni movigis ĝin al Montrealon[2].
Geografio[redakti | redakti fonton]
La ĉef-tero de Nov-Skotio estas duoninsulo, ligita al la kontinento de Nordameriko per la Istmo de Chignecto kaj ĉirkaŭata de la Atlantika Oceano. Insulo de Breton-Kabo, granda insulo nord-oriente de la nov-skotia duoninsulo, ankaŭ estas parto de la provinco, same kiel Zibela Insulo, insuleto fama pro ŝip-pereoj kiu troviĝas 175 km-ojn de la suda marbordo de Nov-Skotio. Nov-Skotio estas la due plej malgranda provinco de Kanado (nur Insulo de Princo Eduardo estas malpli granda), kaj estas neniu loko en Nov-Skotio pli ol 56 km-ojn for de la maro.
Plej grandaj kantonoj de Nov-Skotio[redakti | redakti fonton]
kantono | loĝantaro | ||
---|---|---|---|
2001 | 1996 | ||
Halifakso | 359 111 | ▲ | 342 851 |
Breton-Kabo | 105 968 | ▼ | 114 733 |
Lunenburg | 47 591 | ▲ | 47 561 |
Reĝa Kantono | 47 159 | ▼ | 47 486 |
Kantono de Kolĉestero | 35 641 | ▲ | 35 161 |
Kantono de Yarmouth | 26 843 | ▲ | 25 467 |
Kantono de Pictou | 21 778 | ▼ | 22 671 |
Okcidenta Hantso | 20 821 | ▲ | 19 767 |
Kantono Annapoliso | 18 429 | ▼ | 18 937 |
Kantono Kumberlando | 16 183 | ▼ | 17 738 |
Mapo[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
|