19-a de aprilo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2020 tagoj |
La 19-a de aprilo estas la 109-a tago de la jaro(la 110-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 256 tagoj restas.
Je la 19-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 531: Venko de sasanidoj en batalo kun armeo de Bizanca Imperio apud Callinicum
- 1024: Johano la 19-a elektiĝis papo - kontribuinta al kronado de la unua pola reĝo Boleslao la 1-a
- 1213: Papo Inocento la 3-a anoncis Kvaran Lateranan Koncilion
- 1246: Pollando: unua mencio pri Wambrez en Chełmno-regiono, nun Wąbrzeźno
- 1346: Pola reĝo Kazimiro la 3-a donis urborajton al Bydgoszcz
- 1539: Traktato de Frankfurt subskribita.
- 1587: Angla militisto Francis Drake sinkigis hispanan ŝiparon apud Cadiz
- 1677: Franca armeo post sieĝo konkeris defendatan de hispanoj fortreson Cambrai
- 1706: Milito de hispana sukcedo: venko de franca-hispana armeo super la aŭstra en la batalo de Calcinato
- 1713: Germana imperiestro Karolo la 6-a eldonis pragmatan sankcion laŭ kiu havaĵoj de Habsburgoj estos nedivideblaj kaj povos esti heredotaj de virinoj
- 1770: Brita navigisto James Cook unuan fojon ekrigardis Aŭstralion
- 1773: Dispartiga Sejmo komenciĝis, kunvokita por agnoski la unuan dispartigon de Pollando fare de Rusa Imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio
- 1775: Usona Milito de Sendependeco: trupoj de la Reĝlando de Granda Britio komencis sieĝon de Bostono en Masaĉuseco
- 1809: Kadre de Napoleonaj Militoj en apudvarsovia Raszyn okazis batalo inter aŭstra korpuso kaj la pola armeo komandata de princo Józef Poniatowski - taktike senrezulta, malgraŭ duobla supereco aŭstroj ne sukcesis rompi polajn poziciojn, strategie venka por poloj: dum 3 monatoj Varsovia Duklando duobliĝis kaj ties armitaj fortoj kreskis de 14 ĝis 60 mil soldatoj, mortfalis poeto kaj soldato Cyprian Godebski
- 1810: Venezuelo proklamis sendependecon (de Hispanio)
- 1825: Taĉmento de t.n. Tridek Tri Orientanoj komandata de Juan Antonio Lavalleja eliris de Argentino al teritorio, okupata de Brazilio, Urugvajo por komenci batalojn por liberigo de la lando
- 1831: Novembra Ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venko de poloj en la dua batalo de Boremel (nun en Rivna provinco)
- 1860: Setúbal en Portugalio akiris urborajton
- 1870: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Lidio
- 1879: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Eŭriklio, precize samtage en 1880 - 216 Kleopatra, en 1882 - 225 Henrietta
- 1897: Unua Bostona maratono okazis - la unua maratono post Olimpikoj en Antikva Grekio
- 1902: Tertremo detruis urbojn Ketzaltenango kaj Solola en Gvatemalo mortigante ĉirkaŭ 2 mil personojn
- 1903: Rusia Imperio: en besarabia gubernio en Kiŝinevo komenciĝis dutaga pogromo de judoj, rezulte de ĝi 47-49 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 400 vundiĝis
- 1904: Incendio detruis mezurbon de Toronto
- 1918: Unua mondmilito:
- Flago de Litovio oficialiĝis
- 1919: Pola-bolŝevika milito: pola armeo komencis konkeri Vilnon - apogata de plimulto de pola loĝantaro forigis bolŝevikojn, kiuj en kelkaj lokoj restis ĝis 21-a de aprilo
- 1925: Plej titolita futbalista klubo en Ĉilio fondiĝis
- 1927: Germanio: Flughaveno Duseldorfo ekfunkciis
- 1928: Oni eldonis la 125-an kaj la lastan periodan kajeron de Oxford English Dictionary
- 1941: Muzeo pri Ameriko fondiĝis en Madrido
- Dua mondmilito:
- 1940: Supera komandanto de SS kaj de polico en Varto-Lando kreis provizorajn policajn juĝejojn en Poznań, Inowrocław kaj Lodzo; Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio ordonis krei Komunumon de Etnaj Germanoj, kies tasko estus edukado de ĝiaj membroj en la etoso de Nacisocialisma Germana Laborista Partio; reprezentantoj de naciista grupo de ukrainaj loĝantoj, antaŭ naskiĝdatreveno de Adolf Hitler estis akceptitaj de Hans Frank kun la deklaro de lojaleco kaj ricevis dokumenton pri redono de katedralo en Chełm - Ludwik Landau en sia taglibro konstatis, ke germanoj lerte utiligas ĉiun eraron de antaŭaj registaroj; montaranoj siavice donis al li malnovan keston kun ĉizita svastiko, kiu por ili de 50 jaroj estis simbolo de vivo
- Norvega Fronto: iranta de komunumo Rauma brita 148-a Infanteria Brigado detruis en Oppland-regiono germanan paraŝutistan kompanion; nord-oriente de Trondheim taĉmentoj de norvega 5-a Infanteria Brigado kaj la brita 146-a atingis Verdalsøra, kie ligis batalan kontakton kun germanoj; komencita dutaga amasa aerbombado de Namsos - la urbo detruiĝis
- 1941: Parolante en Krakovo okaze de venonttaga naskiĝdatreveno de Hitler, Hans Frank kriis ke "la valo de Vistulo de la fonto ĝis elfuo maren iĝos estonte same germana kiel nun la valo de Rejno
- Generalo Władysław Sikorski dum kunsido de la Konsilio de Amerika Pola Diasporo arde apelaciis al poloj de Usono, ke ili eniru al la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; greka-brita konsilio sub gvido de la reĝo Georgo la 2-a - la britoj ne ricevis formalan konsenton por evakuo de la armeo; bulgara armeo eniris al jugoslavia Makedonio kaj la greka; iraka armeo ĉirkaŭiris la britan aviadilbazon Habbaniya; Svislando: transloko de arkivoj de la Ligo de Nacioj kaj ties ankoraŭ ekzistantaj institucioj al Kanado; nokte Luftwaffe atakis Londonon (712 aviadiloj, 1026 tunoj da bomboj, 4252 bruligaj skatoloj)
- 1942: Pola Rezistomovado: grupoj de eta sabotado alkroĉis en Varsovio ĉirkaŭ 2 mil desegnojn de svastiko pendiganta de pendumilo - donaco al Hitler antaŭtage de lia naskiĝdato
- En Palestino malfermiĝis unua en Proksima Oriento pola lernejo de substandardistoj de rezervo
- 1943: Pro ordonita de Heinrich Himmler likvido de Varsovia geto, la ribelo en varsovia geto eksplodis ne por venki, sed por digne morti - dum unu monato ĉ. 10 mil judoj pereis - unua urba ribelo en okupata Eŭropo priskribita en la raporto de Stroop, kies ĉefa forto estis estintaj oficiroj kaj soldatoj de Pola Soldataro el la defenda milito 1939, asociigitaj en prisilentata Juda Militara Asocio, kunlaboranta kun Pola Subtera Ŝtato, la unuan tagon sur la placo de Muranów judoj hisis 2 flagojn: blankan-ruĝan kaj bluan-blankan, kiujn militkrimulo Himmler ordonis tuj detrui, dirante Tio estas io pli ol kanono! - timante la polan judan kunlaboron; en Varto-Lando ekzistis ĉi tage 700 pograndaj komercejoj, kiuj laborigis ĉirkaŭ 9 mil laborantojn, en tio 5% de germana nacieco
- En Hamiltono komenciĝis internacia Bermuda Konferenco, kies celo estis trovo de manieroj kaj metodoj de setligo de judoj el la teritorioj troviĝantaj sub germana okupado - unusola konsento: aliancanoj nenion entreprenos kaj silentos, reage al tio la pola judo Szmul Zygielbojn sinmortiĝis en Londono la 12-an de majo ĉar la pola ekzila registaro ne sukcesis alarmi la mondan publikan opinion pri la tragedio de judoj; Gazeto Pravda eldonata en Moskvo responde al pola provo interesigi Ruĝan Krucon pri la masakro de Katin nomis polan registaron "kunlaborantoj de Hitler" kaj "naziaj provokistoj"; ministerio pri eksteraj aferoj en Nazia Germanio rekomendis al germanaj ambasadoroj en Ĝenevo kaj Bukareŝto trovi el inter polaj rifuĝintoj po 4 poloj kun kontraŭkomunista kaj kontraŭjudisma sinteno, kiuj veturus al tomboj de polaj oficiroj en Katin - senrezulte; Reinhard Heydrich rifuzis al Pola Ruĝa Kruco viziti militkaptitejojn de polaj oficiroj en Nazia Germanio laŭ kondiĉoj de la pola flanko; Nord-Afrika kampanjo: brita 8-a Armeo atakis poziciojn de itala 1-a Armeo en Enfidaville-regiono
- 1944: En Gdańsk germanoj surakvigis U-3501 - unuan submarŝipon de la tipo XXI; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj elreligis trajnon sur la fervojlinio Lubartów-Lublin - oni detruis lokomotivon kun kelkaj vagonoj; germanaj policoj pafekzekutis en Łowicz 60 personojn, akuzitajn pri atako kontraŭ trajno, en Opatów 20, en Chełm 19, revenĝe pro eksplodigo de trajnoj, en Radom 10, revenĝe pro vundigo de germana oficisto kaj 20 en 3 aliaj lokoj
- Germana polico murdis nokte de la 18-a/19-a de aprilo en Hamburgo 20 polajn infanojn, kiujn unu tagon pli frue regopovoj de koncentrejo Neuengamme devigis por kuracistaj eksperimentoj kun tuberkulozo - unue ili estis dormigitaj per injektoj de morfino kaj poste pendigitaj; Orienta Fronto: direktivoj de Ruĝa Armeo pri transpaŝo al defendo de la trupoj de Leningrada Fronto, 3-a Apudbalta, 2-a kaj 3-a Belorusaj, kaj pri alinomigo de Okcidenta Fronto al 3-a Belorusa, kreo de 2-a Belorusa, kaj de Danuba Ŝiparo
- 1945: Pola Partizana Bataliono en meza Bosnio konkeris malamikan rezistejon apud Dervent; en Koncentrejo Ravensbrück pereis Halina Krahelska, aŭtorino de konspira laboraĵo pri koncentrejo Aŭŝvico; en tendaro de polaj rifuĝintoj "Lvovo" en Darmstadt aperis revuo "Wielka Polska" (Granda Pollando) kun eldonkvanto de 12 mil ekzempleroj; kontraŭgermana batalo pri montetoj de Seelow finiĝis; generalo Władysław Anders ordonis malfondi polan organizaĵon NIE kaj fondis Delegitaron de Armitaj fortoj por Lando, kies komandanto iĝis kolonelo Jan Rzepecki; apud masupra Odro trupoj de 2-a Belorusa fronto purigis la terenon inter alfluantoj de la rivero, en Brandenburgio rompis germanan defenon de 9-a Armeo kaj ekregis Müncheberg; en Malsupra Luzacio kirasita grupiĝo de 1-a Ukraina Fronto atingis rejonojn de Liebenau, Luckau kaj Calau; en Supra Silezio soveta 7-a gvardia mekanigita Korpuso ekregis Budziszyn, kaj 1-a Kirasita Korpuso de Pola Soldataro kun pola kaj soveta infanterio reĵetadis atakon de malamiko apud Niesky; Itala Fronto: brita 8-a Armeo de 5-a Armea Korpuso purigis de malamiko regionon Argenta, 13-a Arme korpuso atingis Budrio kaj Dua Pola Korpuso post trarompo de germana defendo transiris al postkuro direkte al Bolonjo; usona 2-a Armea Korpuso finis ekposedon de montetoj sude de Bolonjo; Okcidenta Fronto: en Bavario trupoj de usona 7-a Armeo okupis Ansbach; brita 11-a Kirasita Divizio atingis Elbo apud Lauenburg, 5-a Armea Korpuso de usona 1-a Armeo okupis Leipzig, brita 30-a Armea Korpuso komencis sturmon de Bremeno; grupiĝo 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de pola 1-a Kirasita Divizio transiris kanalon Küsten
- 1944: Bulgario: malkovro de trakia tombo en Kazanlako el la Helenisma Epoko
- 1945: Kubo: Internacia Aera Transporta Asocio refondita en Havano en sia moderna versio
- 1948: En Varsovio oni malkovris monumenton al herooj de la Varsovia geto, vojkruciĝe de la Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio kaj la nuntempa Aleo de Irena Sendlerowa
- 1950: Stalinismo: polaj komunistaj regopovoj fondis Oficon pri Konfesioj, por kontrolo kaj reprezalioj kontraŭ eklezioj
- 1956: Princo de Monako Rainier la 3-a edziĝis al usona aktorino Grace Kelly
- 1959: Silezia Ostrava: futbala stadiono Bazaly ekfunkciis
- 1960: Revolucio por demokratio en Koreio
- 1961: Invado al Kubo fiaskis - invado de la Porkogolfeto
- 1970: Kun la modelo nomata VAZ-2102, unuaj 6 aŭtomobiloj Schiguli (Lada) ruliĝis de la muntada linio en la aŭtomobila fabriko Volga en la rusa urbo Toljatti, konstruita helpe de Fiat
- 1971: Kosmodromo Bajkonur: unua sovetunia kosmostacio Salut 1 eniris teran orbiton
- 1971: Sieraleono proklamiĝis respubliko - unua prezidento iĝis Siaka Stevens
- 1979: Pollando: tri tagojn antaŭ naskiĝdato de Lenin, gvidanto de bolŝevika revolucio, apud lia monumento en Nowa Huta (nun kvartalo de Krakovo) estis submetita eksplodaĵo - en apudaj domoj damaĝis kelkcent vitroj en fenestroj, la kaŭzintoj neniam estis malkovritaj
- 1980: La 25-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Hago
- 1982: Lanĉo de soveta kosmostacio Salut 7
- 1984: Himno Progresu, Aŭstralio bela, verkita de skota komponisto, oficiale anstataŭigis "God Save the Queen" kiel nacia himno de Aŭstralio
- 1993: En bieno apud Waco en Teksaso dum malbone preparita kuratako de FBI pereis 74 membrojn de religia movado Branĉo de Davido kun ilia gvidanto David Koresh
- 1995: Usona dekstra ekstremisto Timothy McVeigh murdis 168 personojn en terorista atako en Oklahoma kaj vundis pli ol 680 - unua la plej granda terorismaĵo antaŭ la atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 1999: Germanio: Federacia Parlamento translokiĝis de Bonn al Berlino
- 2002: Novjorko: paska ovo farita el oro, emajlo kaj 3 mil gemoj de Peter Carl Fabergé por caro Nikolao la 2-a vendiĝis kontraŭ 9,6 milionoj da usonaj dolaroj
- 2003: Niĝerio: oficanta prezidento Olusegun Obasanjo reelektiĝis
- 2005: Germana kardinalo Joseph Ratzinger fariĝis papo Benedikto la 16-a
- 2005: Pola Sejmo unuanime agnoskis armenan genocidon kiel genocido
- 2007: Lanĉo de Ubuntu 7.04, nomita Feisty Fawn.
- 2007: Generalo Andrzej Błasik iĝis ĉefkomandanto de la Aeraj Fortoj de Pollando
- 2007: Rumana parlamento voĉdone forigis de regopovo prezidenton de Rumanio Traian Basescu
- 2011: Fidel Castro rezignis gvidi Kubon favore al sia frato Raúl Castro
- 2013: Nicolás Maduro iĝis prezidento de Venezuelo
- 2013: Japano Jiroemon Kimura atingis 116 jarojn (mortinta samjare)
- 2015: Partio Finnlanda Centro gajnis parlamentan baloton
- 2016: Kabulo: 64 personoj pereis kaj 367 vundiĝis en terorisma atenco de talibanoj
- 2018: Miguel Díaz-Canel elektiĝis prezidanto de Ŝtata Konsilio de Kubo - fino de kelkdekjara epoko de la regado de fratoj Fidel Castro kaj Raúl Castro
- 2018: Suda Afriko: reĝo de svazioj ŝanĝis nomon de sia lando al Svazilando
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 626: Eanflaed, edzino de reĝo Oswiu de Northumbria, Anglio, kaj anglosaksa sanktulino (m. 704)
- 1483: Paolo Giovio, itala kuracisto, kronikisto de italaj militoj kaj verkisto (m. 1552)
- 1603: Michel Le Tellier, franca politikisto, ŝtatsekretario pri milito (m. 1685)
- 1613: Christoph Bach, germana muzikisto, filo de Johannes Bach (m. 1661)
- 1721: Roger Sherman, usona juristo kaj politikisto, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco, Artikoloj de Konfederacio, Usona Konstitucio - unu el patroj-fondintoj de Usono (m. 1793)
- 1759: August Wilhelm Iffland, germana aktoro kaj dramisto (m. 1814)
- 1767: Martin Hochmeister, transilvania saksa presisto, librokomercisto kaj eldonisto (m. 1837)
- 1772: Therese von Artner, aŭstra verkistino, kultura perantino por hungarlingvaj kaj kroatlingvaj medioj (m. 1829)
- 1774: Friedrich Wilhelm Riemer, germana teologo, filologo, bibliotekisto kaj verkisto (m. 1845)
- 1793: József Szőke, hungara pastro, instruisto, poeto (m. 1866)
- 1793: Ferdinando la 1-a de Aŭstrio, imperiestro de Aŭstrio intelekte malkapabla (m. 1875)
- 1812: Joachim Marquardt, germana historiisto kaj filologo (m. 1882)
- 1832: José Echegaray, hispana Nobelpremiita verkisto eŭskdevena, inĝeniero, politikisto, matematkisto (m. 1916)
- 1832: Wilhelm Pertsch, germana orientalisto kaj bibliotekisto, sanskritologo (m. 1899)
- 1836: Ferdinand Cheval, franca leterportisto kaj arkitekto-amatoro konstruinta idealan palacon en regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (m. 1924)
- 1847: Ferdinand Fellner, franca arkitekto konstruinta en Eŭropo laŭ stiloj: historiismo kaj secesio (m. 1916)
- 1857: Ferenc Sperker, hungara bienulo kaj agrikulturisto (m. 1923)
- 1863: Charles Moureu, franca sciencisto kaj kemiisto favoranta esperanton (m. 1929)
- 1866: Henri Deterding, nederlanda financisto kaj nafto-magnato (m. 1939)
- 1874: Emile Houbart, franca publicisto kaj esperantisto redaktinta la revuon "La Movado" (m. nekonata)
- 1882: Getúlio Vargas, plurfoja prezidento de Brazilo, sinmortiginto (m. 1954)
- 1886: Ferenc Dobó, hungara, rumania hungara juristo, redaktoro, libroeldonisto (m. 1965)
- 1894: Zoltán Egyed, hungara verkisto, redaktoro, kritikisto (m. 1947)
- 1895: Anton Pieck, nederlanda pentristo, desegnisto kaj grafikisto (m. 1987)
- 1907 Carla Blomberg, rumania hungara verkistino, membro de KZST (m. 1983)
- 1912: Glenn Theodore Seaborg, usona Nobelpremiita kemiisto pro malkovro de transuraniaj elementoj, transmutaciis bismuton en oron (la ĉefa celo de antikva kaj mezepoka alkemio) (m. 1999)
- 1920: György Szabó, rumania hungara literaturhistoriisto (m. 2011)
- 1920: Kazimierz Smoleń, pola juristo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin, malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico, ĉefa kreinto kaj direktoro de Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim, spertulo pri koncentrejoj (m. 2012)
- 1921: Loránd Lengyel, rumania hungara evengelia teologo (m. 2014)
- 1925: Adelheid Daniel, germana pedagogino-logopedo (m. 2003)
- 1927: Edwin Grobe, usona instruisto de la franca lingvo, tradukisto kaj Esperanto-verkisto (m. 2015)
- 1931: Maria Składanek, pola iranistino, profesoro, kunfondintino kaj gvidantino de Iranistika Fako de Orientalistika Fakultato ĉe Varsovia Universitato, aŭtorino de pluraj libroj (n. 2017)
- 1932: Fernando Botero, kolombia artisto, karikaturisto de la klasika stilo
- 1934: Jean Ziegler, svisa sociologo, politikisto, profesoro ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj la Sorbonne
- 1935: István Görbe, rumania hungara publicisto, folkloristo, tradukisto (m. 2010)
- 1936: Csaba Szabó, rumania hungara komponisto kaj kapelestro (m. 2003)
- 1936: Wilfried Martens, flandra kristandemokrata politikisto, plurfoja ĉefministro de Belgio, estro de Eŭropa Popola Partio (m. 2013)
- 1941: Roberto Carlos, brazila kantisto vendinta tutmonde pli ol 100 milionojn da sonportiloj, kantanta en la portugala, hispana, itala, angla kaj franca
- 1943: Gerlinde Haid, aŭstra popolmuzikfakulino
- 1951: Jóannes Eidesgaard,ĉefministro de Ferooj
- 1952: Katalin Incze G., rumania hungara komponistino, dirigentino
- 1969: Zsuzsa Polgár, hungara mondĉampionino pri ŝako
- 1969: Jesse G. James, usona konstruisto de motorcikloj, produktoro kaj ĉefa afergvida oficisto, malgraŭ klaĉoj ne estas parenca kun eksterleĝulo de la sovaĝa okcidento
- 1978: Gabriel Heinze, argentina futbalisto ital-germandevena
- 1979: Kate Hudson, budhana judino, usona aktorino
- 1987: Marija Ŝarapova, rusia-usona tenisistino belorusdevena, ludistino de Virina Tenisa Asocio, gajnintino de French Open
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 1012: Aelfheah, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury (Anglio), sanktulo de Anglikana Komunio, Katolika Eklezio kaj Ortodoksa Kristana Eklezio (n. 954)
- 1054: Leono la 9-a, germana papo ekskomunikinta patriarkon de Konstantinopolo Mikaelo la 1-a Kerulario, kiu siavice kondamnis Latinan eklezion, sanktulo (n. 1002)
- 1390: Roberto la 2-a, reĝo de Skotlando, nepo de Davido la 2-a (n. 1316)
- 1524: Petrus Mosellanus, humanisto, filologo, helenisto kaj katolika roma teologo (n. 1493)
- 1560: Filipo Melanktono, germana teologo, religia reformisto (n. 1497)
- 1578: Uesugi Kenshin, japana daimio kaj politikisto (m. 1530)
- 1582: Sigismondo d'India, itala komponisto lime de renesanco kaj baroko (n. ĉ. 1528)
- 1588: Paolo Veronese, itala renesanca pentristo el Venecio (n. 1528)
- 1689: Johan Lorentz, dana orgenisto kaj komponisto de Nordgermana Orgenskolo (naskiĝis ĉirkaŭ 1610)
- 1689: Kristina, reĝino de Svedio el dinastio Vasa (n. 1626)
- 1768: Kanaletto, itala pentristo kaj desegnisto, laboranta ankaŭ en Londono (n. 1697)
- 1809: Cyprian Godebski, pola kolonelo, prozisto kaj tradukisto kreinta idealon de la soldato-poeto (n. 1765)
- 1822: József Zsombori, hungara romkatolika pastro, verkisto (n. 1783)
- 1824: Lord Byron, angla poeto kaj dramaturgo de romantikismo, konata de siaj epopeoj, esperantigata (n. 1788)
- 1843: Ernst Elias Niebergall, germana verkisto el Darmstadt kaj Dieburg, kreanta en dialekto (n. 1815)
- 1881: Benjamin Disraeli, brita konservista, politikisto (n. 1804)
- 1882: Charles Darwin, angla angla natursciencisto, geologo, fondinto de teorio pri evoluismo (n. 1809)
- 1899: Stanisław Kierbedź, pola pionira konstruisto de feraj pontoj en la mondo, diplomito de Vilna Universitato (n. 1810)
- 1906: Pierre Curie, franca Nobelpremiita fizikisto pro joniga fona radiado, edzo de pola dufoja Nobelpremiitino Maria Skłodowska (n. 1859)
- 1910: Ludwig Hertel, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (n. 1859)
- 1914: Charles Sanders Peirce, usona filozofo kaj logikisto, spertulo pri metodologio, fondinto de pragmatismo kaj patro de la moderna semiotiko (n. 1839)
- 1919: Emiliano Zapata, meksika ĉefrolanto de la Meksika revolucio (n. 1879)
- 1925: Aleksandr Postnikov, kapitano de la Rusa Gvardio, partoprenanto de Rusa-Japana Milito, rusa esperantisto reviviginta gazeton "Ruslanda Esperantisto", fondinto de Universala Ligo (n. 1890)
- 1931: Jenő Horváth, hungara aktoro, ĉefreĝisoro kaj profesoro (n. 1881)
- 1945: Miklós Betegh, hungara politikisto, memuaristo (n. 1868)
- 1952: Aladár Bodor, hungara verkisto, ĵurnalisto, poeto (n. 1880)
- 1957: István Kiss, hungara historiisto, profesoro, rektoro (n. 1881)
- 1961: Imre Bokor, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1881)
- 1961: Ilma Bernáth, hungara pentristino kaj designistino, edzino de Hugó Lukács (n. 1891)
- 1966: Lajos Kántor, rumania hungara filologo (n. 1890)
- 1967: Konrad Adenauer, unua kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio (n. 1876)
- 1968: Kamil Giżycki, pola verkisto, vojaĝisto tra Malproksima Oriento kaj Okcidentafriko popularigata de Witold Michałowski (n. 1893)
- 1970: Rosl Schwaiger, aŭstra operkantistino (soprano) (n. 1918)
- 1980: Alfred Hitchcock, brita film-reĝisoro, pioniro pri psikologiaj trileroj, konata de la filmoj Topaz, Psycho, Nord-nordokcidento (n. 1899)
- 1985: Lukács Zárug, rumania hungara, hungara arkitekto (n. 1911)
- 1989: Daphne du Maurier, brita verkistino konata de siaj psikologie profundaj romanoj kaj rakontoj (n. 1907)
- 1989: Attila Zágoni, rumania hungara verkisto (n. 1945)
- 1998: Octavio Paz, meksika Nobelpremiita verkisto kaj diplomato ricevinta Premion Cervantes (n. 1914)
- 1999: Hermine Braunsteiner, aŭstra-germana naziisma funkciulino, SS-kontrolistino de la koncentrejoj, militkrimulino persone torturanta kaj murdanta virinojn kaj infanojn en Majdanek kaj Ravensbrück (n. 1919)
- 2004: John Maynard Smith, brita biologo okupiĝanta pri evoluismo kaj genetiko, posedanto de la Medalo Copley (n. 1920)
- 2005: Niels-Henning Ørsted Pedersen, dana ĵaz-kontrabasisto (n. 1946)
- 2006: András Mérey, rumania hungara grafikisto (n. 1944)
- 2008: Germaine Tillion, franca etnologino kaj rezistantino (n. 1907)
- 2011: Grete Waitz, norvega longdistanca kuristino (n. 1953)
- 2013: François Jacob, franca Nobelpremiita genetikisto juddevena, klariginto de genekspresio (n. 1920)
- 2015: Elio Toaff, itala rabeno, kies filo Ariel estas historiisto de judismo (n. 1915)
- 2015: Richard Anthony, franclingva kantisto el Egipta Reĝlando (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Eklezio: Leono la 9-a, papo
- Venezuelo: Tago de la Deklaracio de Sendependeco
- Sieraleono: Tago de la Respubliko
- Pollando: Memortago pri viktimoj de holokaŭsto kaj ribelo en varsovia geto
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 19-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.