Elizabeto la 2-a (Britio)
Elizabeto la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando kaj aliaj Landoj de Commonwealth | |||||
Elizabeto la 2-a en 2007
| |||||
Antaŭulo | Georgo la 6-a | ||||
Kronado | 2-an de junio 1953 | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Elizabeth Alexandra Mary Windsor | ||||
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1926 (94-jara) en Mayfair, Londono, Anglio | ||||
Religio | Eklezio de Anglio [#] | ||||
Lingvoj | angla lingvo • franca lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Palaco Buckingham • Kastelo Windsor • Kastelo Balmoral • Domego Sandringham • Holyrood Palace [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Windsor | ||||
Patro | Georgo la 6-a | ||||
Patrino | Elizabeth Bowes-Lyon | ||||
Gefratoj | Princess Margaret, Countess of Snowdon [#] | ||||
Edz(in)o | Princo Filipo, Duko de Edinburgo | ||||
Infanoj | Karlo, princo de Kimrio Princino Anne Princo Andrew, duko de Jorko Princo Edward, grafo de Wessex | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • aŭtomobila maŝinisto • kamionisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
reĝino de Britio kaj Nord-Irlando | |||||
Dum | 1952–nun | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a, ŝia patro | ||||
reĝino de Antigvo-Barbudo | |||||
reĝino de Aŭstralio | |||||
reĝino de Bahamoj | |||||
reĝino de Barbado | |||||
reĝino de Belizo | |||||
reĝino de Grenado | |||||
reĝino de Jamajko | |||||
reĝino de Kanado | |||||
reĝino de Nov-Zelando | |||||
reĝino de Papuo-Nov-Gvineo | |||||
reĝino de la Salomonoj | |||||
reĝino de Sent-Kristofo kaj Neviso | |||||
reĝino de Sent-Lucio | |||||
reĝino de Sent-Vincento kaj la Grenadinoj | |||||
reĝino de Tuvalo | |||||
ĉefo de la Komunumo de Nacioj | |||||
Dum | 1952–nun | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a | ||||
reĝino de Pakistano | |||||
Dum | 1952–1956 | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a | ||||
Sekvanto | (respubliko) | ||||
reĝino de Sudafriko | |||||
Dum | 1952–1961 | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a | ||||
Sekvanto | (respubliko) | ||||
reĝino de Cejlono | |||||
Dum | 1952–1972 | ||||
Antaŭulo | reĝo Georgo la 6-a | ||||
Sekvanto | (respubliko) | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝia Reĝa Moŝto, Elizabeto la 2-a de la Unuiĝinta Reĝlando, plennome angle Elizabeth Alexandra Mary WINDSOR [alizabet alegzandra mari ŭinza] (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926) estas la nuna reĝino de Britio kaj Nord-Irlando, ektroninte en 1952.
Ŝi estas ankaŭ la reĝino de Antigvo-Barbudo, Aŭstralio, Bahamoj, Barbado, Belizo, Grenado, Jamajko, Kanado, Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Sent-Kristofo kaj Neviso, Sent-Lucio, Sent-Vincento kaj la Grenadinoj, kaj Tuvalo. Elizabeto regas ankaŭ la Komunumon de Nacioj (antaŭe la Brita Komunumo, angle British Commonwealth), kaj ŝi estas la ĉefgubernisto de la Eklezio de Anglio.
Elizabeto estis la pli aĝa filino de reĝo Georgo la 6-a. Ŝi kaj malproksima parenco, Filipo, la duko de Edinburgo, geedziĝis en 1947. Ili havas kvar infanojn: Charles, Anne, Andrew kaj Edward.
La 21-an de aprilo 1926, Princino Elizabeth Alexandra Mary naskiĝis en Londono; ŝi estis edukata private, kaj ŝarĝis sin per oficialaj deĵoroj aĝe 16 jarojn.
Dum la Dua mondmilito ŝi servis en la Auxiliary Territorial Service (Helpa Teritoria Servo), kaj per amendo al la Regenteca Akto ŝi fariĝis ŝtatkonsilanto je ŝia 18-a naskiĝfesto. Je la morto de Georgo la 6-an de februaro 1952, ŝi heredis la tronon dum ŝi estis en Kenjo kun sia edzo, kaj la 2-an de junio 1953 ŝi estis kronata. Ŝi festis la 50-an jaron de sia tronado en 2002, kaj la 60-an en 2012. La 9-an de septembro 2015 ŝi preterpasis la rekordon de Viktoria kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio.
Ordenoj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|